Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.
„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en
la akvo?“ demandis Kostja.
„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi estis
belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke oni baldaŭ
ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la riverfundo.“
(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure malgrasa,
kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam montrante siajn
dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, ie sur la vojo; la
manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide balanciĝante, jen
sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en la kaĝo. Ŝi komprenas
nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de tempo al tempo konvulsie
ridas.)
„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, ĉar ŝia
amanto ŝin trompis.“
„Jes, pro tio.“
„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.
„Kia Vasja?“ demandis Fedja.
„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. Kia
knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis lin, Vasja-
n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li trovos sian
pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, knaboj; ŝi
timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun trogoj, sed Feklista
ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: ‚Revenu, mia lumeto,
revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur Dio scias: li amuziĝis tie,
sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie — ŝi rastis fojnon. Subite ŝi
aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en la akvo, ŝi rigardas — naĝas nur
la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin
kuŝigas ofte sur la lokon, kie li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj
Ŝ