Kaj kiel vi ree paciĝis?
Tuŝ.
Nu, ni renkontis unu la alian, kaj trovis ke la malpaco estas je la sepa kialo.
Jak.
Kiel, je la sepa kialo? Via moŝto, ŝatu ĉi tiun viron.
La Duko.
Mi tre lin ŝatas.
Tuŝ.
Dio vin rekompencu, via moŝto; mi volas la saman al vi; mi venas ĉi tien, inter la aliaj
edziĝemuloj, por ĵuri kaj por ĵurorompi, tiel, kiel la edzigo kunligas, kaj la naturo disrompas: ŝi
estas malaltvalora virgulino, Sinjoro, malbelaĵo, Sinjoro, sed mia propra; estas kompatinda
humoro mia, Sinjoro, preni tion, kion neniu alia deziras; sufiĉega ĉasteco, kiel avarulo, loĝas en
malbona domo, Sinjoro; same kiel la perlo troviĝas en la malpura ostro.
La Duko.
Je mia fido, li estas tre rapidpensa, kaj sentencoplena.
Tuŝ.
Laŭ la sago de l’ ŝercemulo, Sinjoro, kaj aliaj similaj doloroj.
Jak.
Sed, pri la sepa kialo; kiamaniere vi trovis la malpacon je la sepa kialo?
Tuŝ.
Je mensogo sepoble malproksima:—staru pli gracie, Aŭdreo:—jene, Sinjoro: mi malaprobis la
barbformon de iu kortegano: li sendis al mi sciigon, ke, se mi opinias ke la barbo ne estas bone
tondita, li mem ĝin opinias bone tondita; tion ĉi oni nomas la Respondo Ĝentila: Se mi ree
anoncus al li ke mi malaprobas la formon, li sendus al mi sciigon ke li ĝin tondis laŭ tia modo, kia
plaĉas al li; ĉi tion oni nomas la Sarkasmo Modesta. Se ree mi malaprobus, li malestimus mian
juĝpovon; ĉi tion oni nomas la Respondo Malafabla. Se ree mi dirus “Ĝi ne estas bone tondita,” li
respondus, ke mi ne parolas la veron: ĉi tion oni nomas la Riproĉo Kuraĝa. Se ree, “Ĝi ne estas
bone tondita,” li respondus, ke mi mensogas: ĉi tion oni nomas la Kontraŭaĵo Malpacema: kaj tiel
plu, ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj la Mensogo Rekta.
Jak.
Kaj kiel ofte vi diris ke la barbo ne estas bone tondita?
Tuŝ.
Mi ne kuraĝis iri pli antaŭen ol ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj li ne kuraĝis min akuzi je la
Mensogo Rekta; tial ni reciproke provis nian lertecon je la glavoj, kaj disiris.
Jak.
Ĉu vi povas nun nomi laŭvice la gradojn de la mensogo?
Tuŝ.
Ho, ni malpacadas laŭ presitaj libroj; same kiel vi havas librojn pri ĝentilaj manieroj. Mi nomos
por vi la gradojn. La unua estas la Respondo Ĝentila; la dua, la Sarkasmo Modesta; la tria, la
Respondo Malafabla; la kvara, la Riproĉo Kuraĝa; la kvina, la Kontraŭaĵo Malpacema; la sesa, la
Mensogo Cirkonstanca; la sepa, la Mensogo Rekta. Ĉiujn ĉi oni povas eviti, escepte de la