“Ĉi tiu markolo nomiĝas ekde hodiaŭa tago — trapasejo de
Magalhaes.”
“Ho!” vokis surprizite admiralo. Ĉio estis tiom neatendita, ke li
embarasite silentiĝis. Nur post momento li diris mole: “Mi dankas al
vi, amikoj. Vi eble tro rapidis. Sed se la nomo estis kapabla unuigi
vin, ĝi estu, mi akceptas vian honorigon.”
La tutan nokton — Magalhaes tiam preskaŭ ne dormadis — li pensis
pri la maristoj. Ili estas maturaj viroj, malmolaj, maldelikataj, iam
preskaŭ brutmoraj, sed ili kapablas ŝanĝi humorojn kiel infanoj. En
San Julian ili estus pretaj neniigi vin, en trapasejo ili honorigas vin...
Kvar longajn semajnojn daŭris navigado en trapasejo. Dum tiu
tempo eskadro faris vojon de ses cent kilometroj. Poste ankoraŭ
lasta kabo — ili nomigis ĝin Eldezirata — kaj antaŭ ili malfermiĝis
senfina oceano.
Kanonsalvo de sur Trinidado. Flagojn supren! Estu salutata oceano
misteroplena, enigma, ne esplorita, senfina! Estu salutata, oceano,
kiun ne vidis krom Balboa kaj ties akompanantoj eĉ unu Eŭropano!
Vi kondukos nin al Molukoj, de kie estas jam nur salteto al Malako,
en Hindujon kaj Eŭropon! Fino de ĉiuj hipotezoj, preceptoro Behaim,
doktaj majstroj en universitatoj, kosmografoj, geografoj, astronomoj!
La homa spirito ekflugos libere kaj ne katenita tra ĉiuj spacoj de la
mondo, ekipita per solidaj scioj!
Kanonoj tondras ankaŭ sur Concepcion, flagetoj ĝoje flirtas. Estu
salutata, maro de malproksimaj horizontoj, maro de mil kuraĝaj
esperoj! Jam post nelonge ni atingos riĉajn landojn, kiuj abundos per
ĉio — per bongustaj manĝaĵoj, freŝa akvo, refreŝigaj trinkaĵoj kaj
spicoj kaj oro! Jes, ni atingos ilin baldaŭ, admiralo ja diris jam
tiomfoje, ke sur la alia flanko de trapasejo ni atingos la insulojn de
multekostaj spicoj, kiujn ni promesis malkovri navigante okcidenten!
Pro kanonsalvoj forte tremas ankaŭ Viktorio, kiu fermas la eskadron.
Venkaj flagoj ridetas ankaŭ sur ĝiaj mastoj.