Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino ekteruriĝis kaj
eligis ekkrion, kiu resonis tra la tuta kortego, ĉar ŝi kredis, ke la
princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. La gereĝoj tuj alkuris kaj
ekploris. Post kelka momento Floriso rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis
al la tombo, kie li denove svenis. Rekonsciiĝinte la duan fojon, li
ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi min forlasis! Ni naskiĝis la saman
tagon kaj kune ni estis edukataj. Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi
mondo?
Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, sed
feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante la
ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: — Reĝa moŝto, kompatu
do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta sin, se mi
ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, se li tiel finus
sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la tuta lando nin
mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas fari? — — Diru al li
—, respondis la reĝo, — ke li ĝoju, ĉar Blankafloro vivas ankoraŭ.
Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: — Ho patro,
permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.
La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. Volonte
li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. Li sekve parolis:
— Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi al vi donos. Restu
ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el pli nobla rango, kiu
povos porti kun honoro la reĝinan kronon —. Sed Floriso respondis:
— Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo nur unu, kiun mi povas
ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al mi, ke mi iru por serĉi
ŝin —. Tiam respondis la reĝo: — Nu do, iru, mi havigos al vi la
bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj monon —. Floriso tamen
diris: — Sinjor’ patro, ĉu ne estus pli saĝe, se mi vojaĝus kiel
negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? Dek du azenoj devas marŝi
antaŭ mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, tri kun moneroj, du kun veluro,
skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj orbroditaj, la kvar ceteraj portos
blankan kaj grizan peltaĵaron. Ĉe la azenoj mi bezonos dek du
kondukistojn. Krom tio, vi donos al mi dek du militistojn por min