TRI VERDAJ KORNOJ.
Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.).
Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon, kaj tie
mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj kuŝas inter la
grandaj lagoj kaj Hudson’a Golfo. Mi foriris de Ottawa, alliginta al aro da
pioniroj de la transkontinenta fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe
preter la tiamaj randoj de civilizacio en la malproksima senlima
arbarego. La vetero estis varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero
estas mallonga, ĝi estas varmega.
Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra mallarĝa
aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu aleo estis nomata ĉe ni
"la linio," kaj ĝi estis la linio de la projektata fervojo. Ni returnis post
kelka laboro sur la linio, al nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La
aero fariĝis pli kaj pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon,
ni treege soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra
seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento
estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo (betulo
blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas sukon
trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed ricevis nur
malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni tiel suferadis, unu
el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu dum la pluparto de sia vivado,
kutimiĝis vagadi en la arbaregoj Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta
kiel sovaĝulo pri la naturaj fenomenoj.
Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno, steloj,
musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo piedpremita,
tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies gvido li marŝas ĉien,
laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian celon.
Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera stato,
kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle
ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj diris ke
ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis fari "vojeton
flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu reveni al la linio.