La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis.
Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:
—Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun honta
sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj ili
estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn inter la
diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa. Mi malĝojas,
pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo. Ni luis, ekzemple
—mi hontas diri je kioma luprezo—por unu jaro la ĉarman domegon
"Elmcroft" kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi staris sur la balkono de
mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite de la vasta etendaĵo da
herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj ensorĉite de la silenta
trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en tiu raviteco multe da blinda
egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj tie, kaj multaj miloj da aliaj
en la lando, tiel restas neutiligataj, fortenataj for de la homoj, kiuj
ilin forte bezonas. Forteno de la lando for de la uzado de la
komunumo estigis en nia prifanfaronata civilizacio inferon, kiun la
simplanimaj sovaĝuloj ne povas al si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn
ni celas, estas nacia kaj internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni
pretendas, naskite de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan
al frateco. Ĉu en la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la
nova ordono: "Amu unu la alian"? Per Dia helpo mi volas uzi la
riĉaĵon al mi postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun
sopirego mi atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en
tiun laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi
mian feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?
Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo de
Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ li;
poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio kaj
korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la vizaĝo
de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj
ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi agis
konvene, ŝi atendis lian respondon.