haltigadi, malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la
vojon, heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta,
kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun
nodon sen almeto de l’ mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi,
ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan
despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis al
si la idealon de l’ estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ, antaŭdirita
de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo, sed ne de la
superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj mortigadis.
Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito, tamen inter ilia
kredo kaj la kredo de l’ popolo estis abismo. Ili komprenis la Skribon,
la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron, instruantan pri tio, kio
en profundo de ĉies koro estis sentata; la popolo demandis neniam,
el kiu familio la profeto devenis; ĝi atendis nur la agojn kaj al ili nur
kredis. Sed ili postulis, ke al ili estu montrita persono, ke la venonto,
malferminte la librojn, montru per la fingro sian ateston generacian,
la konsenton de sia nomo kun la nomo de l’ antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li
ne estu surprizo kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume
pasis jaroj post jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu
delonge fariĝis malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis
fine ili komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun
sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan signifon kaj fine
ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis ilin en potencajn
fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam ĉiuj ripozas, sed
senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi.
Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili
interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio okazis en
diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas okazonta en
Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de l’ mondo. Poste
tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis konkludojn. Dum tiaj
kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn de malgravaj. Ĉiu afero
estis grava; tio dependis de ĝia kunigo kun aliaj sciigoj. Oni rakontis
do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj, en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia
estas la karaktero de tiu ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro
de l’ mondo, kaj kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo,