helpis al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon,
se vi, sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?
Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la
bojaron, kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.
—Nu, Boriso Teodòroviĉ,—li diris al Godunòv, respondante al lia
demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo
tedis min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!
—Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via
karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en
vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus
reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun,
ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ
la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.
—Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur
miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja
bone elpagis siajn kulpojn!
Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la
naiveco de l’ princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis al
Godunòv nenatura.
—Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?—li demandis.
—Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso
Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij
[34]
: timo
ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon
kaj iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!
—Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la
princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel mi—
resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo, celas
nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi
kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion aŭ ĉi