sur ilin peza vualo — rememoroj je dekoj da fidelaj kamaradoj, kiuj
pereis dumvoje.
Ili iras inter ĝojkriantaj popolamasoj, sed iliaj okuloj estas direktitaj
ien en malproksimon. Ili vidas en ĉi tiuj neforgeseblaj momentoj
denove la kabon de Bona Espero, Mozambikon, Melindon, Koĥinon
kaj Kalikuton, ili luktas kun la ondoj de Hinda oceano, ili entombigas
en ondojn siajn kamaradojn, kiuj ne estis kapablaj rezisti al teruraj
malsanoj. Ili iras kaj pli volonte ne rigardas al entuziasmigitaj
amasoj, sed malproksimen antaŭen. Eble ĉiu en la maro de kapoj
ekvidus tiun plej karan, je kiu li sopiris plej multe, la kapon de sia
patrino, de patro, de edzino, de infano — sed eble li ekvidus ankaŭ
larĝe malfermitajn kaj konsternitajn okulojn de tiuj, kiuj vane serĉis
en la vicoj da maristoj sian familianon. Ja — ju pli proksimiĝas la
marŝtaĉmento al la reĝa palaco, des pli ofte oni aŭdas inter la
ĝojego malesperajn ekkriojn de tiuj, kiuj jam kun absoluta certeco
konvinkiĝis, ke ilia edzo, fianĉo, patro, filo aŭ frato ne revenis...
Aparta grupo de maristoj portis sur veluraj kusenoj multekostajn
donacojn, kiujn sendis al portugala reĝo la regnestroj de malkovritaj
landoj. La rigardantoj admiris ponardojn kun oraj manteniloj
ornamitaj per briliantoj, orientajn sabrojn kaj glavojn, orajn juvelojn,
gemojn kaj ŝnurojn da perloj, artajn kestetojn el eburo, delikatajn
ŝtofojn, sed plej scivole ili observis Hindojn, kiujn alveturigis la
maristoj en Eŭropon kiel trofeon de la venko...
Nur poste vidiĝis Vasko da Gama. Li paŝis flanke de la reĝo, ĉirkaŭita
de noblaj korteganoj, altrangaj oficiroj, episkopoj kaj ĉefepiskopoj. Li
aspektis serioze kaj nepre ne ridetis.
“Kial li estas tiom serioza?” oni aŭdis mirigitajn voĉojn.
“Eble pro tio, ke al li mortis dumvoje tiom da maristoj.”
“Laŭdire ankaŭ lia frato Paolo pereis.”
“Kiom da maristoj forlasis Lisbonon?”