pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis ŝin. Sed nun
ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco, kiun eĉ ŝia
natura viveco ne povis venki.
Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula terpeco
ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis. De malantaŭ
densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide interparolantajn, kaj tuj
rekonis la voĉojn de sia duonfrato Hugo kaj de la vilaĝa pastro,
sinjoro Dent. Ili staris ĉe la vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la
lastajn vortojn, antaŭ ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi
ekhaltis, kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi
tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:
—Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por
mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano—Lorna
estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino—kaj li estas al mi pli karega, ol
mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn, altajn
ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da memfido, pli
da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel fraŭlo, ridetos je
la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi tre deziras iam vidi
lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de lia patra bieno, sed
ankaŭ parlamentano por nia distrikto.
—Ne, ne,—rediris la pastro,—tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro
Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.
—Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos
al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ la
altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.
—Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene
respondos al viaj postuloj,—diris sinjoro Dent.
—Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo,
kvankam bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom
nerva, kaj, mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.