anstataŭ piuloj en ĉiuj sintenadoj, ĉu starantaj, ĉu genuantaj, ĉu eĉ
teren kuŝiĝantaj, sinjoroj en regulaj vicoj kun ĉapelo sur la kapo,
sinjorinoj en altaj galerioj. Rabeno Saphra jam komencis esperantan
paroladon; li parolas klare, bonege kaj elokvente; li diras, ke Hebreoj
disaj sur la tuta terglobo jam havis propran lingvon por komuniki
inter si, la hebrean; sed mankis al ili alia por komuniki kun iliaj fratoj,
anoj de aliaj religioj. Li ĝojas, vidante unu el ili alporti al la mondo ĉi
tiun netakseblan donacon. Profundan impreson sur ĉiujn ĉeestantojn
hebreajn aŭ nehebreajn faras ĉi tiu alta parolado. Sed momente
Rabeno Saphra parolis strangan, nekompreneblan Esperanton. Ĉu
intertempe li fariĝas Idisto? Oni klarigas al mi, ke la strangaj vortoj
ne estas idaj citaĵoj de Couturat, sed hebreaj citaĵoj el la Biblio.
Elirante el la sinagogo, la popolamaso ĉirkaŭanta la templon, faris al
D-ro Zamenhof veran ovacion. La kvartalo Kazimierz, kie staras la
sinagogo, estas la hebrea kvartalo de Krakovo; en ĝi la Hebreoj
estas pli ol religio, pli ol raso, ili formas preskaŭ nacieton, kaj ĝojis
vidante la kreinton de Esperanto, kiun ili salutis kvazaŭ Mesion.
Je la dekunua, sur la Rynek okazis manifestado antaŭ la monumento
de la glora pola poeto Mickiewicz. Oni metis sur la monumenton
florkronon, kaj en la nomo de la kongresanoj S-ro Hodler esprimis la
sentojn de la Esperantistoj pri la plej glora reprezentanto de la pola
genio kaj antaŭtempa adepto de la interna ideo de Esperantismo;
tiun paroladon polen tradukis D-ro Mikołajski.
Je la tria, manifestado de profesoroj kaj studentoj apud la
monumento de Kopernik, en la korto de Jagellona Biblioteko.
Atendante la oficialan oratoron (ankoraŭ nekonatan), kiu estas iom
malfruinta, la manifestantoj amuziĝas per fotografiĝo. Estas
fotografistoj en ĉiuj anguloj, sur la altaj galerioj, sur la korto, en la
kelo, kaj oni fotografas la manifestadon ĉiumaniere: superkape,
bruste, dorse, flanke, subpiede. Subite bruo; sur la tablo metita kiel
paroladejo aperas la oficiala oratoro, kaj ĉi tiu oratoro estas... (vi ne
divenu! sinjoro), estas... (vi ne divenu! sinjorino), estas S-ro Bourlet.
Oni premas la butonon de la sciencaj paroladoj kaj S-ro Bourlet
parolas. Cetere li faras tre lertan kaj tre trafan paralelon inter la vivo