Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis
faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj
Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu
sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis por
mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue ĉar mi
ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja parte devus
koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, neniu
komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu estis
laŭ mia opinio malriĉa, tre bezonus la salajron, kiun li ordinare ricevis
por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo daŭrus nur ses
monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la interrompitan
kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj lingvoj.
Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li fariĝis
tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom rekompenci al li,
mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras daŭrigadi liajn
lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li sendu al mi
ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, kiujn mi regule
studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al li. Komence li
malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi insistis, li
fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda vireto
adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante antaŭ ni por
danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris por li, li tiel terure
balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la manplatojn, ke fine
Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:
— Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al ni
dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al mia
adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere nian
dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. Rigardu
la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.
Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), Romeskaŭ
diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da mono, kiom
Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj mi dankis lin el
la fundo de mia koro.
Ĉ