— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo,
kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en
festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia
laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian
tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi
tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek
manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi
ploris pro ŝi....
— Ĉu ŝi ne edziniĝis? — demandis Marta.
— Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi
ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li
malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la kompatindulo, nek
vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por
diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo ŝi havas
ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, kun kiuj ŝi ne havas kion fari,
ĉar por la lernado oni ĉie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero,
malsato, ne parolante jam pri.... Eminjon la onklino komence pelis al
laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino,
eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori,
montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis,
havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho
ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne
malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu
ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por
horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion bone
povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis
kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas
labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la
stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj
de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi,
ili ne havas, per kio hejti la fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial
ŝi terure afliktiĝis, ŝi malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon....
Fine antaŭ du monatoj ŝi trovis laborenspezon....
Ŝ