okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la ĉambreto, haltigis la
rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan
tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo,
alpremis la kapon al ŝiaj genuoj.... En la orelo de la virino sonis
konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazaŭ de
tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo tuŝetis per la etenditaj flugiloj
la pinton de roza arbetaĵo, kaj kun tiu eĥo de longepasintaĵa
rememoro ligiĝis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia
infano.... Per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de
la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ
pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse
rigardante ŝin kun profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia
buŝo parolis: fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli
karaj ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la
morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco
kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj ĉarmoj,
venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per vivo, akceptis
la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu bildon kaj ekpendis
antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco kaj nudeco,
enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca
ĉambreto.
Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco,
ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo
de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne
eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi
batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian
rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante
de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia
kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo,
kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos
en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj
esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo,
malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn
fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La
tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel