Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per
returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la
makadaman vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon
ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por triki kaj
kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona strateto antaŭ la
pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante la riglilon, eniras,
trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj subite ekhaltas. Tiu
pordo estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, kiam antaŭ du tagoj ŝi
forlasis la ĉambron.
Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per imagoj.
Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu eniris kaj
eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas la ringon, pendantan sur
la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ ne. Enpense ŝi vidas personon
en la ĉambro kaj ŝi ellasas la ringon, per kiu ŝi estas levonta la
riglilon, pripensas momenton kaj eliras la koridoreton eksterdomen
por rigardi tra la fenestro, ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin
por enrigardi trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la
fenestro. Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe
Rika malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi ne
timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi enigmo,
kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ... Ŝi rigardas ĉirkaŭe
por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu enportis la kesteton, sed la
sabla vojeto estas senhoma same kiel la kamparo. Enpense ŝi vidas
la farmistedzinon, kiu enportis la kesteton por surprizi sian
servistinon, kaj vidigante por momento la blankajn dentojn, la
mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la dometon. Ŝi turnas la
ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin levas kaj per du longaj paŝoj,
kiuj klaksonas sur la kahelplanko, ŝi staras antaŭ la stranga
surprizaĵo. La kovrilo estas nek najle-, nek ŝnurefermita, sed staras
tiel, ke ŝi povas vidi parton de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika
ekpensas pri sia lito kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde
ŝi forŝovas la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas
sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, sed
rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar tie kuŝas,
duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto. Ŝi ne kredas al